
― Ĝi estas porkurso, diras Lotta.
Lotta povis kunpreni sian porkurson al ekskurso. Kiam ni sidiĝis en la aŭton, ŝi diris jene:
― Panjo, ĉu povas porkoj havi idojn?
― Ĉu vi celas Bamsen aŭ verajn porkojn, kiuj estas en la vilaĝo ĉe avo kaj avino? diris panjo.
Tiam Lotta diris, ke ŝi celis verajn vivajn porkojn kaj ne tiajn ursojn, kiel Bamsen. Panjo diris, ke veraj vivaj porkoj, certe, povas havi idojn.
― Tion ili, certe, ne povas, diris Jonas.
― Tion ili, certe, povas, diris panjo.
― Ne, ili ne povas havi idojn, diris Jonas. Ili povas nur havi porketojn.
Tiam ni ridis ĉiuj kune, kaj paĉjo diris, ke ne ekzistis pli petolemaj infanoj, ol Bruego kaj Brueto kaj Krieto.
Ni veturis al malgranda lago. Paĉjo lokis la aŭton sur arbarvojon, kaj poste ni portis ĉiujn sakojn kun manĝaĵo al la lago. Estis longa ponteto, kiu eliris en la lagon, kaj Jonas kaj mi kaj Lotta volis suriri la ponteton kaj rigardi, ĉu estis fiŝo en la akvo. Panjo tuj kuŝiĝis sur la herbon kaj diris al paĉjo:
― Ĉi tie mi kuŝos la tutan tagon kaj ne interrompos min eĉ por sekundo, vi devas varti la infanojn!
Paĉjo sekvis nin ĝis la ponteto, kaj ni kuŝis sur-ventre kaj vidis plenan svarmon da etetaj fiŝoj naĝi tre rapide. Kaj paĉjo faris por ni fiŝkanojn el longaj bastonoj, kiujn li plukis en la arbaro, kaj metis ŝnurojn sur ilin kaj pinglojn por hoko. Kaj ni metis panerojn sur la hokojn, kaj ni sidis longe kaj fiŝkaptis, sed ni kaptis neniun fiŝon.
Tiam ni iris en la arbaron, kvankam panjo diris, ke ni ne rajtas iri malproksimen.
Ni vidis birdeton, kiu enflugis arbedon, kaj poste elflugis denove. Tiam ni iris tien kaj rigardis, kaj inter branĉoj en la arbedo preskaŭ sube ĉe la grundo estis birdnesteto kun kvar bluaj ovetoj en ĝi.
