
― Ni ricevos stufitajn perkojn, diris panjo. Tiam Jonas diris:
― Do estas bone, ke ni havas tre multe da vafloj en la ventroj.
― Ho, ĉu tiel, ĉu vi estis ĉe onklino Berg? diris panjo. Ĉu ŝi feliĉiĝis?
― Jes ja, diris Jonas. Ŝi feliĉiĝis dufoje. Unuafoje ŝi feliĉiĝis, kiam ni venis, kaj poste ŝi feliĉiĝis, kiam ni foriris.
Onklino Berg estas la plej afabla, kiu povas esti.
5. Ni faras ekskurson
Foje paĉjo diris:
― Dimanĉe ni faros ekskurson!
― Hura, diris Jonas kaj mi.
― Hura, ĉar ni faros ekskurson, diris Lotta.
Dimanĉe panjo surpiediĝis frue kaj bakis patkukojn kaj preparis sandviĉojn kaj faris sufiĉe da ĉokolado en termobotelo kaj kafon, kiu estis por ŝi kaj paĉjo. Ankaŭ ni kunhavis limonadon.
Kiam paĉjo alveturis per la aŭto, li diris:
― Nun ni vidos, ĉu ni havas spacon por ĉiuj en ĉi eta veturilaĉo. Nun ni vidos, ĉu mi povas enpaki panjon kaj Bruegon kaj Brueton kaj Krieton kaj dudek ses patkukojn kaj mi ne scias, kiom da sandviĉoj…
― Kaj Bamsen, diris Lotta.
Bamsen estas granda ŝtofa porko, kiun havas Lotta kaj kiun ŝi volas kunhavi ĉie. Ŝi kredas, ke ĝi estas urso, tial ŝi nomas ĝin Bamsen.
― Sed ĝi estas porko kaj ĝi ĉiam estis porko, diras
Jonas. Tiam Lotta krias kaj diras, ke ĝi estas urso.
― Ursoj ja ne estas rozkoloraj, diras Jonas. Ĉu vi kredas, ke ĝi estas blanka urso aŭ ordinara urso?
